Granda Lopeniko
Granda Lopeniko estas monto alta 911 m troviĝanta en Blankaj Karpatoj sur limoj de Ĉeĥio kaj Slovakio sur dislimejo de distrikto Uherské Hradiště kaj distrikto Nové Mesto nad Váhom. La monto elstaras 3 km sudoriente de municipo Březová situanta en sudorienta Moravio, proksimume 13 km de Uherský Brod. Ĝi estas la plej alta monto de Lopenika montetaro.
Read article